0

Duolingo tradukas l'anglan frazon "There are seven days in one week." al "Estas sep tagoj en unu semajno."

Kial Duo ne uzas la verbon "Ekzistas", anstataŭ "Estas"?

1

1 Answer 1

3

PIV donas la difinojn kaj ekzemplojn

       Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.

       Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.

       1 verbo esprimanta la ekziston

       Mi pensas, do mi estas.

       Dio diris: estu lumo.

Ne estas facile esprimi la malsamecon. La verbo "esti" ĝenerale esprimas ekziston, kontraŭe al la verbo "ekzisti", kiu emfazas, ke iu aŭ io ekzistas ĝuste nun, dum la tempo, kiun la verbotempo esprimas.

Ne misgvidiĝu per la angla esprimo "There are…", kiu ne rilatas al la malsameco inter "ekzisti" kaj "esti", sed rolas kiel formala subjekto, kiun oni bezonas en la angla, ne en Esperanto.

Antaŭ longe oni decidis, ke semajno nuntempe havas sep tagoj, do estas ĝenerale konata, ke semajno havas tiom multe da tagoj: "Estas sep tagoj en unu semajno."

1
  • Dankegon Sinjoro Metsäkallas pro via helpo.
    – Qàtrè
    Apr 22, 2020 at 9:53

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.