Por provoki duelon, deknaŭjarcentaj sinjoroj ekkriis anglalingve, "I demand satisfaction!"
Kiel traduki tion esperantlingve?
Ĝis nun, mia plej bona provo estas: "Mi devas restarigi mian honoron!"
Ĉu oni povas plibonigi ĝin?
Esperanto Language Stack Exchange is a question and answer site for teachers and students of the Esperanto language. It only takes a minute to sign up.
Sign up to join this communityPor provoki duelon, deknaŭjarcentaj sinjoroj ekkriis anglalingve, "I demand satisfaction!"
Kiel traduki tion esperantlingve?
Ĝis nun, mia plej bona provo estas: "Mi devas restarigi mian honoron!"
Ĉu oni povas plibonigi ĝin?
Unu eblo estas la vorto kontentigo, kiun PIV difinas jene:.
Ago de iu, io kontentiganta: la kontentigo de sia malsato; mi postulas de vi kontentigon por la honto, kiu estas farita al mi; postuli kontentigon pri iu afero; doni kontentigon al la sinjoro; kontentiga respondo; kontentige solvi malfacilaĵon.
Jen ekz. el Tekstaro:
[...] kia ajn estus via teoria opinio pri la duelo, en la praktiko vi ne permesus vin ofendi sen postuli kontentigon.
Sekve, laŭ la supra ekzemplo, la traduko de I demand satisfaction! estus Mi postulas kontentigon!
Alia eblo estas uzi la neologismon satisfakcio, kies unuan signifon PIV difinas jene:
Eblo dueli kontraŭ persono, kiu ofendis: doni, preni satisfakcion.