4

Temas verŝajne pri simpla demando, sed mi ne trovis respondon.

Oni uzas terminojn "kunmetita vorto" aŭ "kunmetaĵo" por konstruaĵo de du aŭ pluraj vortoj, kiujn oni skribas kune. Tiuj estas multaj en Esperanto.

Kiel oni nomas konstruaĵon, tutaĵon de du aŭ pluraj vortoj, kiujn oni ne skribas kune sed (preskaŭ ĉiam) uzas kune? Mi pensas ekz. pri esprimoj "kunmetita vorto" (kontraŭ "kunmetaĵo") aŭ "la japana lingvo" (kontraŭ "la japana"). En la finna oni nomas tiajn "sanaliitto" (laŭlitere "vorta unuigo"), en la sveda "ordfogning", en la germana "Wortverbindung" kaj mi pensas, ke la angla termino estas "open compound" aŭ "fixed phrase".

1

Mi ne sufiĉe enprofundiĝis en tiun temon por certi, ĉu temas absolute pri la sama nocio, sed laŭ la priskribo almenaŭ tre simila koncepto estas tiu de angla collocation, germana Kollokation, ankaŭ konata en la finna.

La ununura Esperantigo de tiu, kiun mi konas, estas kolokaĵo, ne trovebla en PIV, sed ekz. en la lingvistika fakvortareto de Ilona Koutny.

| improve this answer | |
  • Mi konas la terminon collocation/Kollokation/kollokaatio, kolokaĵo, en la kunteksto de datenbazoj, sed tie ĝi havas tute aliajn signifon ol tiu en la lingvistiko (laŭ Vikipedio). Tamen via respondo kondukis min al la vorto sintagmo, kiu uzas la terminon "vortgrupo" en sia klarigo. – Juha Metsäkallas May 26 at 10:53
  • "sintagmo" certe ne estas la vorto, kiun vi serĉas, ĉar ĝi nomas sintaksan unuon: Zamenhof ofte vizitis sian plej junan fizon estas frazo el la 3 sintagmoj Zamenhof, ofte vizitis kaj sian plej junan fizon, sintagmojn oni povas plenigi per unu aŭ pluraj vortoj. Vi male parolas pri plurvortaj esprimoj leksikaj. Eble kontrolu la artikolon "frazeologio". – Cyril Robert Brosch May 26 at 13:42
  • Vi pravas, ke ne estas. Nek estas "kombino", kiun PMEG uzas. – Juha Metsäkallas May 26 at 13:57
  • ko- ne estas prefikso, eĉ ne inter la neoficialaj, do vi kreas tute novan radikon kolok/ kun evidente ebla verbo koloki nur por eviti apudmet/ kaj povi pausi la alilingvan vorton? Tio estus vera preteratento de la jamaj rimedoj lingvaj. – Eduardo Trápani May 26 at 17:11
  • Mi nenion kreas (se mi kreus, mi dirus kolokacio), mi nur nomas la vorton, kiun mi konas kaj kiu estas malgraŭ la kripligo komprenebla al lingvistoj. – Cyril Robert Brosch May 27 at 8:56
1

Unu difino de ligi estas kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco. Mi do uzus la radikon lig/, verŝajne sufikse, kun aldona kun se tio helpas substreki la ideon, ekzemple:

vortligo
vortkunligo
vortligaĵo
vortkunligaĵo

Ekzemplo Zamehofa:

...la frazo havas ligantan vorton alian (ekzemple “kiel”)...

Nur por montri ke oni povas kunligi sen kunmeti.

apudmeto / apudmetaĵo

Ankaŭ bonus, kaj ĝi iel akompanas la nocion kunmeto / kunmetaĵo.

| improve this answer | |
  • Serĉo per vortligvortkunlig rezultigas neniun trafon en Tekstaro. – Juha Metsäkallas May 28 at 6:35
  • Oni ne trovos ĉiun kunmetaĵon en Tekstaro. Ĉefe kiam vi volas esprimi ion fakan aŭ novan, sed ankaŭ pri simplaj aferoj. Ekzemple galaksiamaso ne aperos. Lingvo estas homa, do antaŭ ol serĉo en reto (ĉu Tekstaro, Vikipedio, Teksaĵo) venas kompreno. Tiu estas la ideo de Esperanto, ke vi povu diri malunua kaj esti komprenita. Do, se la kunmetaĵon homo bone komprenas, ĝi bonas. La rilato inter kunmetemaj(aglutinaj) lingvoj kaj vortaroj ne samas al tiu de aliaj lingvoj. Se oni ne trovas la kunmetaĵon, oni serĉu modelon, ekz. _harligo_(Z), _amligo_(Tekstaro). – Eduardo Trápani May 28 at 14:50
  • AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967 kun alia signifo tamen. – Eduardo Trápani May 28 at 15:59
  • Kompreneble mi serĉis nur per radikoj. Vi pravas, ke rilatoj ne estas samaj inter lingvoj de malsamaj tipoj, kaj tial ekz. PMEG uzas sian propran terminaron. Fakoj bezonas precizajn terminojn, ne estas bone inventi, se jam antaŭe estas. Mi ne povas kredi, ke mi estus la unua, kiu pripensis pri la afero. – Juha Metsäkallas May 28 at 16:18
  • Tute elpensi estas evitinda, mi samopinias. La bona afero pri la terminaro de PMEG estas ke ĝi rekonas ke, eĉ verkitaj de fakuloj, la plimulto de esperantaj verkoj estos legitaj de nefakuloj. Do, ĉu oni konstruu terminaron por aliaj fakuloj spondilolistezio (spondylolisthesis) aŭ ĉu por aliaj esperantistoj vertebra misŝovo? Ĉu kolokaciovortgrupo? ĉu lingva adaptolokalizio? Eble antaŭ ol konstrui terminarojn, ni bezonas kolekti ilin. Ion kiel la vikia vortaro ekz., laŭ fakoj. – Eduardo Trápani May 28 at 18:08
0

Ŝajnas, ke mia demando montriĝis malfacila.

Jen estas miaj trovoj:

  • frazeto: PMEG uzas la terminon por alia afero
  • kolokacio: neniu trafo en Tekstaro, tro da alilingvaj trafoj per Guglo por "kolokaci"
  • kolokaĵo: trafoj nek en Tekstaro nek per Guglo; laŭ Vikipedio temas pri alia afero kvankam lingvististo Ilona Koutny ŝajne uzas la terminon en la ĝusta signifo
  • kombino: PMEG uzas la terminon por alia afero
  • kunstaro, kunstaraĵo: nur malmultaj trafoj en Tekstaro kaj per Guglo por "kunstaro" sed en alia signifo; neniu por "kunstaraĵo"
  • sintagmo: ŝajnas, ke Ferdinand de Saussure uzis ĉi tiun terminon larĝasence, ankaŭ en la ĝusta signifo, sed nuntempe la signifo estas alia
  • vortgrupo: nur malmultaj trafoj en Tekstaro, sed en la ĝusta signifo; multaj trafoj per Guglo inter kiuj trafo en ReVo kaj en la universitata diplomlaboraĵo de Cyril Brosch(!) en la ĝusta signifo
  • vortkombino, vortkombinaĵo: unu trafo en Tekstaro, kie Zamenhof uzas en la signifo de kunmetita vorto; malmultaj aliaj, kiuj havas la ĝustan signifon; la vortaro de Boris Kondratjev uzas la terminon en la ĝusta signifo, sed mi vidas riskon, ke oni miksas ĉi tiujn kun "kombino" de PMEG; malmutaj trafoj per Guglo kaj en alia signifo
  • vortkunligo, vortkunligaĵo: trafoj nek en Tekstaro nek per Guglo (en Esperanto)
  • vortkunmeto: nur malmultaj trafoj en Tekstaro, sed en alia signifo; multaj per Guglo sed en alia signifo
  • vortkuno: unu trafo en Tekstaro, eble en la ĝusta signifo; malmultaj per Guglo en la ĝusta signifo
  • vortligo, vortligaĵo: trafoj nek en Tekstaro nek per Guglo

Sume ŝajnas, ke aŭ mi ne povis sufiĉe klare ekspliki, kiun terminon mi serĉas, aŭ ekzistas fuŝo inter Esperantistoj pri terminoj. La lastmenciita estus bedaŭrinda, do mi volas kredi je la unua eblo. Ĉiuokaze la termino vortgrupo ŝajnas havi la ĝustan signifon. Ĝi havas avantaĝon, ke oni (eĉ profanoj) tuj komprenas ĝin, estas frekventa kaj ne estas miksita kun aliaj. Dankon pro viaj kontribuoj.

| improve this answer | |
  • Serĉiloj serĉas ĉefe vortojn, kaj Esperanto uzas kunmetaĵojn. Do, 'vortligo' ne aperigis 'vortliga' por vi. Se vi volas fari tian serĉon vi bezonus serĉi "vortligo" kaj "vortliga" kaj aliajn formojn (ĝis kiam serĉiloj bone regos Esperanton). ´vortlig/o´ ja aperas en pluraj dokumentoj, ekz. Aktoj de la Akademio, kiel ´vortliga´. Eble la signifo ne ĝustas, sed la radiko ne ricevas nul trafon (kio ne tiel gravus, modeloj kunmetaj pli gravas). Ĉiuokaze mi pensas ke vi mem jam trovis simplan solvon en antaŭa komento: vortgrupo – Eduardo Trápani May 28 at 15:53
  • Jes, Cyril Brosch mem uzis la terminon vortgrupo en sia diplomlaboraĵo. Tiu termino havas multajn avantaĝojn, pri kiuj mi skribis supre. – Juha Metsäkallas May 28 at 16:22

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.