0

Post vortoj, kiel «anstataŭ» kaj «ol», substantivo povas esti akuzativigita se ĝi estas dua/alia objekto rekta (mi ne konas la nomon realan). Ekzemple...

Mi volas tiun anstataŭ tiun!
Mi volus tiun pli ol tiun!

Sed kio pri la okazo de «kompare al» kaj simile (parenteze, ĉu anstataŭe "similaj"?)?

Kion signifas diri tion kompare al tion?

Tio estas, kvazaŭ estas implicita dua "diri" antaŭ la dua "tion". Normale, vorto akuzativigita ne povas esti post «al». Ĉu tia akuzativigo estas malĝusta? Ĉu la verbo ne estas forlasebla?

2 Answers 2

2

La vorto post la prepozicio "anstataŭ" estas en la nominativo aŭ en la akuzativo depende de la rolo de la vorto. Traktu la ekzemplon:

  • Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo : eble Vilhelmo intencis bati Paŭlon, sed li ne batis
  • Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon: eble Petro intencis bati Vilhelmon, sed li batis Paŭlon

Forlaso de la verbo "bati" el la esprimo "anstataŭ bati Vilhelmon" estas escepto, kiu temas nur pri la preposizio "anstataŭ". Rigardu la rimarkon en PIV.

Kie vi trovis la ekzemplon kun "kompare"? La ekzemplo estas malĝusta pro la kialo, kiun vi mem diris: post la prepozicio "al" oni neniam uzas la akuzativon. Miakomprene oni povas diri ambaŭmaniere:

  • Kion signifas diri tion kompare al diri tion?
  • Kion signifas diri tion kompare al tio?

La vorto "ol" estas konjunkcio, kiu ne efikas, ĉu sekvas nominativo aŭ akuzativo. Do

  • Mi volus tiun pli ol tiun!

estas ĝusta, ĉar "tiu" estas rekta objekto al la verbo "voli".

1

ol estas konjunkcio.

Mi volas tiun anstataŭ tiun! = Mi volas tiun anstataŭ ol mi volas tiun!
Mi volus tiun pli ol tiun! = Mi volus tiun pli ol ke mi volas tiun!

Jes ol komparas, sed tio estas duaranga. Precipe subfrazo estas ellasata. Kaj pro tio eble venas akuzativo.

Kion signifas diri tion kompare al tion? *** erare
Kion signifas diri tion kompare al tio?

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.