6

Saluton, kio estas la diferenco de la signifo inter la du frazoj?

  1. Li verkis sian plejgravan romanon.
  2. Li verkis sian plej gravan romanon.

Antaŭdankon.

1 Answer 1

7

La dua estas la ĝusta versio.

La vortoj pli kaj plej ludas la rolon de prefikso nur kiam oni bezonas unuopan vorton por unuopa koncepto. Ekzemple, ekzistas diferenco inter pli bonigi kaj plibonigi. Por transformi plej amata homo en unu vorton, oni skribas plejamato. Simile, plej sankta ejo fariĝas plejsanktejo.

En via ekzemplo, la vortoj plej grava ne bezonas ligon de tiu speco, do ili restas aparte. Kontraste, en Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la vorto plejpotenca estas formulo kiu ne vere aludas tiumomentan komparon.

1
  • 1
    Dankon, Andrew, ja, vi vere estas la Plejpotenca (respondanto ĉikaze) en ĉi retejo. :-) Sep 10, 2016 at 22:30

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.