Rigardu la prepozicion "da" kiel montrilon de la partitivo, ke ĝi montras parton de io. Tio estas la kutima uzo de la prepozicio "da". Ekzemple
- Mi aĉetas du litrojn da lakto.
kie la ideo estas, ke estas nedifinita kvanto de lakto, el kiu vi aĉetas parton. Nature estas subkomprenita supra limo, la kvanto, kiu estas en la vendejo en la momento de via aĉetado.
Kvankam estas lingvoj, en kiuj oni uzas la partitivon ĉiam, kiam ne eblas kompletigi agon dum la tempo, kiun la tempo de la verbo esprimas, kaj logike la akuzativo montras, ke oni kompletigas la agon dum tiu tempo, Esperanto uzas la akuzativon ambaŭsence:
- Mi legas libron : povas esti, ke mi legas la libron ĝis la fino dum nuna legado aŭ ke mi nun legas nur parton de ĝi
Eduardo Trápani jam referencis PMEG-on pri nekutimaj uzoj de la "da". Notinda estas la paragrafo pri "da-ismo" kaj ties noto:
Eventuale oni povus akcepti esceptokazajn uzojn de memstara da post vortoj, kiuj ne estas per si mem kvantaj, se tio helpas eviti miskomprenon.
kun la ekzemplo
Mi volas skatolon da. = Mi volas tiom, kiom enhavas skatolo.
kontraŭ
Mi volas skatolon. = Mi volas tian ujon.
Sume la kutima uzo de la prepozicio "da" montras partan objekton. En la neŭtrala vortordo la da-esprimo tuj sekvas la kvantan esprimon, sed aliaj vortordoj estas eblaj por emfazo. Eventuale akceptita nekutima uzo estas tiu, en kiu oni uzas nekvantan substantivon por montri kvanton.
Kiel do nekutimaj uzoj, kiujn oni ne akceptas laŭ PMEG? Verŝajne pro influo de mia denaska lingvo mi estas preta akcepti la sekvan dialogon, sed nur en klara kunteksto:
- Ĉu vi volas havi kafon?
- Jes, kun lakto kaj sukero. Multe da lakto, mi petas.
- Kaj ĉu da sukero?
- Ne multe, dankon.