Kiam verbfrazo havas pli ol unu verbon, kiam (kaj kiom) estas ĝuste aŭ malĝuste meti la subjekton post la "kapverbon" kaj antaŭ la aliajn verbojn? Jen estas ekzemplo [eble iomete absurdeta].
Kion vi {volas} {peni provi fari}? (la pli kutima)
Kion {volas} vi {peni provi fari}? (la malpli kutima)
Laŭ mia kompreno (kaj esprimcelo) de la frazo malpli kutima, la "kion" estas la objekto de la fina verbo, «fari», ne de la «volas». Se mi anstataŭe volus ke la «kion» estu la objekto de la «volas», mi aldonus «por» antaŭen de la «peni». Kiom ĝusta estas tiu penso? Mi esperas ke tiuj ekzemploj ne estas tro strangaj.
Ĉiuokaze, mi povas elpensi kelke da frazoj, kiuj ŝajnas al mi iel malĝustaj. Jen unu tia frazo.
Kion klopodis vi fari?
Evidente, la «kion» ne povas esti la objekto de la «klopodis», ĉar «klopodi» estas netransitiva. Kiel en la frazo(j) antaŭa(j), la «kion» denove nur estas la objekto de la fina verbo «fari». Malgraŭe, dum parolado [rapida], la [pseŭdo-]OVS-eco eble farigus konfuzon. Do, se la unuaj du estas ĝustaj, ĉu ankaŭ tiu estas ĝusta, koncerne al nur gramatiko?
(se vi miras, kial mi tiel uzus "OVSV...", estas pro influo de aliaj lingvoj, kiel la franca)