Saluton!
Kiel mi povas traduki la "GitHub issue"? Aŭ mi devas diri ĝin en la angla, "issue"? Kio estas plej bona?
Dankon!
Esperanto Language Stack Exchange is a question and answer site for teachers and students of the Esperanto language. It only takes a minute to sign up.
Sign up to join this communityOfte oni trovas la vorton problemo
(ne nur en la esperanta) kiel tradukon.
Sed kelkfoje ne temas pri problemo, sed pri deziro, sugesto, atentigo,... Tial vi ankaŭ povos vidi atentindaĵo
aŭ koncernaĵo
.
Konsiderinda estas ankaŭ zorgo
(en PIV: Atenta penado certigi ies bonon...) ĉar kutime issues estas kreitaj kun la celo plibonigi (ĉu ili raportas problemon, ĉu ili sugestas pli bonan manieron ion solvi, ekzemple).
Laste, en ĉiuj okazoj temas pri ia raporto:
PIV: Priskribo farita aŭ opinio formulita post esploro k konsidero pri difinita demando, kazo, teorio ks.
La radikoraport-
cetere adapteblas facile al novaj, rilataj konceptojn kiel erarraporto
, dezirraporto
, raportinto
, misraporto
, ktp.
Mi do sugestus:
`Raportoj en Github`
aŭ unu el la supraj solvoj, kiujn vi povas ankaŭ kunmeti kun raport-
, kiel ekzemple problemraporto
.
Leginda estas la artikolo 'issue' en https://eo.wiktionary.org/wiki/Aldono:Vortaro_angla-Esperanto_i
Problemaĵo : aparta afero aŭ temo kiu plimalpli daŭre problemas.
Prizorgaĵo : aparta afero aŭ temo kiu postulas prizorgadon.
Solvendaĵo : aparta afero aŭ temo kiu ankoraŭ ne havas simplan solvon.
issue
literally could translate totemo
. However the answerraporto
is much more to the point here.