Mi ludas ĉi tiun ludon kaj ofte estas frazoj kun se kiujn mi trovas strangaj. Ekzemple:
Se vi trinkas la kokakolaon, la gusto ne plaĉas al vi. Sed vi soifas do eltrinkas la tutan boteleton.
Se vi proksimiĝas la vilaĝon, kelkaj vilaĝanoj iras al vi.
La ludo estas tekstaventuro en kiu oni donas komandojn al la programo kaj ĝi klarigas tion kio rezulte okazas. Do la frazoj estas tio kio ja efektive okazas kaj ne estas ia kondiĉo.
Ĉu tiu vortumo estas normala en esperanto aŭ ĉu ĝi estas laŭvorta traduko de vortumo en alia lingvo?
Edit: mi aldonas plenan protokolon de ludo ĝis la unua frazo por montri kiel funkcias la ludsistemo. Mi tajpas tion kio komenciĝas per >
.
Vi ferias je la insulo Texel. Hieraŭ vi aŭdis en la trinkejo strangan historion. Du infanoj perdiĝis sur la norda strando, kvankam en la ĉirkaŭaĵo estis multaj plenkreskuloj neniu vidis ilin foriri. Ankaŭ certas ke ili ne naĝis, kelkaj diras ke ili simple fosis kavon. Ĝis nun neniu revidis la infanojn kaj ĉiu timas iri al la marbordo.
Kaj kion vi faras nun?
> mi iras nordenBone. En ĉiu direkto nun etendiĝas la dunoj, sed vi jam flaras la maron.
Kaj kion vi faras nun?
> mi iras nordenBone. Vi estas sur la strando, la ondoj ne estas ege altaj. Vi vidas kokakolaan boteleton.
Kaj kion vi faras nun?
> mi prenas la boteletonVi prenis la kokakolaan boteleton.
Kaj kion vi faras nun?
> mi trinkas ĝinSe vi trinkas la kokakolaon, la gusto ne plaĉas al vi. Sed vi soifas do eltrinkas la tutan boteleton.
Kaj kion vi faras nun?
>