Mi trovis en vortaroj la vortojn proceso kaj procezo. Se oni aldonas similajn vortojn kiel procedo (el procedi) kaj proceduro, la afero elekti la plej taŭgan fariĝas tre malsimpla.
Vortaroj (ekz.: http://vortaro.net/#procezo kaj http://reta-vortaro.de/revo/art/procez.html#procez.0o) diras ke procezo povas egali al proceso kaj procedo.
Kiel oni povas trovi la plej taŭgan en ĉiu aparta situacio, se ili ĉiuj estas parte sinonimaj?
Mi rimarkis ankaŭ ke proceso estas fundamenta kaj procezo estas en neniu oficiala aldono. Mi scias ka la lingvo estas pli granda ol la oficialaj radikoj, kaj ke ReVo diras ke la vorto proceso ekster juro estas arkaismo. Tamen, la manko de oficiala aldono ŝajnas al mi kiel subtila indiko ke procezo estas ne-necesa por ĉiutaga (kaj komputila) lingvaĵo kaj oni povas uzi nur proceso.
Ĉu mia konkludo estas ĝusta? Aŭ ĉu la uzado de procezo jam estas tiel vasta ke ne eblas reunuigi tiun vortoparon?
Rimarko: mi pensas ke respondoj kiuj inkluzivas ankaŭ procedo kaj proceduro estas tiel bonvenaj kiel respondoj kiuj komentas nur pri proceso kaj procezo.