3

La retejo Lingva Kritiko havas interesegajn artikolojn pri diversaj lingvaj temoj. Unu ekzemplo estas la jena:

http://lingvakritiko.com/2011/06/26/chu-jes-au-ne/

Temas pri la respondo “jes” aŭ “ne” kiam la demando jam enhavas “ne”.

Malgraŭ la detala esploro, mi finis la legadon sciante pli pri la problemo, sed ne multe pli pri ties solvo.

Ĉu tiuj esploroj iam povas fariĝi klaraj rekomendoj, same kiel la Akademio jam rekomendis pri ita/ata? Nuntempe la afero ita/ata estas plejparte solvita, sed mi ankoraŭ ne certas kiel respondi kiam la demando enhavas la vorton “ne”.

5
  • Pardonon, sed mi voĉdonis kontraŭ ĉi tiu demando, ĉar laŭ mi kaj la intenco de la demando estas tro vaga, kaj ĝi petas tute hipotezan respondon. Tamen, ŝajnas al mi, ke konkreta demando pri la uzo de "jes" kaj "ne", respondante al neaj demandoj, estus bona.
    – harlandski
    Aug 27, 2016 at 19:29
  • Ĉi tio estas demando por la kreintoj de la retejo, ĉu ne? Aug 30, 2016 at 10:13
  • La retejo havas plurajn aŭtorojn, kaj plurajn temojn, tial mi pensas ke publika demando eblas. Krome, kvankam hipoteza respondo povas aperi, mi pli ŝatus se oni respondus objektive: “vidu tiun kaj tiun artikolojn, ili prezentis aferojn, kiuj nun estas en pluraj lernolibroj kaj retaj kursoj”.
    – marcus
    Aug 30, 2016 at 13:45
  • Mi ne komprenas kion vi demandas. Unue, sxajne estas demando pri la stato de artikoloj en Lingva Kritiko, cxu ili farigxos klaraj rekomendoj. Sed cxe-fine sxajne estas demando pri uzo de "jes" kaj "ne". Tiuj estas du apartaj demandoj; mi konsilas al vi klarigi la demandon.
    – kristan
    Aug 30, 2016 at 18:27
  • La vera demando estas tiu de la titolo. La alia parto estas nur ekzemplo, kiu ja povas fariĝi interesa demando, se iu volas krei ĝin.
    – marcus
    Aug 30, 2016 at 18:30

0

Browse other questions tagged or ask your own question.