0

En Vikipedio oni foje uzas la vorton "transmara kolektivo", foje "kolektivumo". Sed "kolektivumo" ne estas en vortaroj.

Respondantoj ŝajne kreas propran ideon pri traduko, sed mi volas scii, kio estas la vorto vere uzata en Francio aŭ internacie por priparoli tion ĉi. Alie, variaj personoj alternative uzus vortojn kiel "kolektivo", "kolektivumo", "komunumo", "teritorio", "regiono", "dividaĵo", ktp.

3
  • 1
    Bonvolu klarigi, kion signifas ‘collectivités d'outre-mer’? Kio estas la kunteksto? Dec 1, 2021 at 10:50
  • Estas artikoloj en franc-lingva Vikivortaro kaj franc-lingva Vikipedio. Ĉu temas pri tiu afero?
    – das-g
    Dec 1, 2021 at 12:47
  • 1
    Jes temas pri tiu afero. Mi ne scias, tamen, ĉu vikia fonto estas fidinda.
    – pasio
    Dec 2, 2021 at 11:12

2 Answers 2

3

Por internacia legantaro, pli klara estus "transmaraj teritorioj", ĉar fakte tiaj estas "collectivités d'outre-mer" laŭ Vikipedio.

2
  • 1
    Mi samopinias, ke klariga termino "transmaraj teritorioj" estas plej bona. Se la franca esprimo devenas el la franca leĝado aŭ simila fonto, oni povas uzi la klarigan terminon kiel priskribon pri la leĝa termino. Ekz. "La transmaraj teritorioj de Francio konstigas komunumon, kiu nomas transmara komunumo kaj kiun oni submetis al komuna leĝado." Dec 2, 2021 at 12:47
  • Tiu traduko bonas ... Tre bonas fakte. La komento de @JuhaMetsäkallas estas ankaŭ tute trafa. Mi ne scius kiun respondon elekti, dependas de kiel multe vi volas respekti la francan "senton". Sed tiu ĉi aspektas pli klare, internaciece klare. Mi voĉdonas por tiu ĉi. Dec 2, 2021 at 16:49
1

Mi tradukus tion per

transmara komunumo

pro tio ke en la esperanta komunumo ankaŭ rilatas administran regionon, kiu povas esti ĉu malgranda (ĉirkaŭ urbo) ĉu pli granda (kuniĝo de ŝtatoj).

Tiuj du signifoj bone priskribas kaj la geografian kaj la administran trajtojn de tiuj insularoj.

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.