1

For example:

Ĝi ruĝigiĝis / It got turned red

Li/Ŝi/Ri/Ĝi sidiĝigis / They got sat down

Maybe these frases are a little complicated and unnecesary, but I feel they are still interesting and could convey a useful distiction.

What do you think?

  1. Are they useful and good?
  2. Are they correct?

1 Answer 1

1

Ambaŭ estus ĝustaj, sed la principo de neceso kaj sufiĉo limigas la situaciojn, kie oni tion uzus.

Pri -iĝig- vi povas legi tion ĉi. Resume: tiuj konstruoj estas tre maloftaj. En la situacioj kiam oni povus ili uzi, estas preferinde uzi igi.

Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj

preferinde:

Kaj Li igas ilin ŝanceliĝi kiel ebriuloj

La alian formon, -igiĝ-, mi neniam renkontis. Kaj mi ne povas pensi kial, semantike, iu bezonus kunmeti la du tiel sinsekve.

Notu ke ligi ne estas kunmetaĵo kun -ig- kaj manĝigi ne estas kunmetaĵo kun -iĝ-, do ili ne estas konsideritaj.

4
  • "La alian formon, -igiĝ-, mi neniam renkontis. Kaj mi ne povas pensi kial, semantike, iu bezonus kunmeti la du tiel sinsekve." Mi pensas, ke ĝi ja povas esti utila, efektive pli utila ol -iĝig-. Ekz-e "Ili forigiĝis" estas utila ĉar ĝi estas pli simpla maniero diri "Oni ilin forigis". Sed eble estas tro malfacile kompreni ĝin, kaj kial ne nur simple uzi la duan eblon. Ĉu tio estas kion vi diras?
    – Olivro18
    Dec 19, 2021 at 17:38
  • "Ili forigiĝis" ne estas komprenebla, por mi. Eĉ leginte la klarigon. Ne ĉiuj kunmetaĵoj produktas ion uzeblan. Ĉu vi konas tekstaro.com? Tie vi povas serĉi en amaso de elektitaj esperantaj tekstoj, ĉu io aperas, kaj en kiu kunteksto. Tiu ĉi serĉo rezultos ĉiujn aperojn de igiĝ. El tie restas du uzoj (post rapida rigardo kaj forigo de nur ŝajnaj -ig- kunmetaĵoj): ridigiĝis (mistajpo de rigidiĝis) kaj amikigiĝis, kiun mi ne komprenas (ĉu simpla amikiĝis?). Dec 19, 2021 at 17:53
  • Interese, jes! Mi supozas, ke ili ja estas malfacile kompreneblaj. Pri amikigiĝis, mi pensas, ke ĝi signifas, ke oni igis ilin amikiĝi, do ne estas samkiel amikiĝis. Sed mi samopinias ke estas pli bonaj manieroj :-)
    – Olivro18
    Dec 19, 2021 at 18:55
  • Ho, pardonu. En la teksto, ŝajnas ke ja estu amikiĝis simple.
    – Olivro18
    Dec 19, 2021 at 18:57

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.