1

La libro de edukado.net, Poŝamiko (https://edukado.net/poshamiko), diras ke la vortoj “ankaŭ”, "ne", kaj "nur" efikas la vorton kiun ili rekte antaŭas. Jen ekzemplo:

Ankaŭ mi faris tiun manĝaĵon/ Ne nur vi

Mi ankaŭ faris tiun manĝaĵon / Ne nur manĝis

Mi faris ankaŭ tiun manĝaĵon / Ne nur la alian manĝaĵon

Sed vere mi vidis multajn homojn ne uzi ilin ĉi tiel, ili diras “mi ankaŭ ŝatas” aŭ "mi nur faris" kiam ili celas “ankaŭ/nur mi”. Do mi scivolas cxu:

  1. Poŝamiko malpravas
  2. Ĝi pravas, sed multaj malobeas aŭ nur ne konas la regulon
1
  • Estas bona ideo serĉi unue tiujn dubojn en gramatikaj libroj. PMEG ekzemple estas kaj bonega kaj rete alirebla (vi verŝajne jam vidis ke oni ĝin multe mencias ĉi tie). Dec 19, 2021 at 18:16

1 Answer 1

2

La baza regulo estas ĝusta kaj rekomendinda, sed ĝi ne estas absoluta. PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) klarigas tion jene:

La principo, ke ankaŭ staru rekte antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, estas bona ĝenerala stila rekomendo, sed ĝi ne estas absoluta regulo. En la Fundamento, ĉe Zamenhof, kaj ankoraŭ hodiaŭ ĉe multaj esperantistoj, ankaŭ povas stari post la koncernata esprimo. Zamenhof ofte tiel uzis ankaŭ, kiam ĝi rilatis al persona pronomo, sed ankaŭ en aliaj okazoj

Kaj jen klarigo pri nur en PMEG.

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.