Ŝajnas al mi, ke plejofte homoj uzas la u-modon por ĉi tiaj frazoj:
Mi volas, ke ni iru
Mi petas, ke vi helpu min
Kaj mi ŝatas ĉi tiun uzon. Tamen, mi konfuziĝas pri kiam oni devas uzas la u-modon. Ekzemple, kun "esperi"
Mi esperas, ke vi amuziĝos/u
Eble en kelkaj kuntekstoj, "Mi esperas, ke (substantivo) (u-verbo)" estus la plej bona, sed jen kelkaj frazoj en kiuj alia finajxo sxajnas pli bona:
Mi esperas, ke vi havos bonan nokton cxe la festo! (-os, cxar mi esperas, ke cxe la festo, estos bona por vi, en la estonteco. Eble oni povus diri "-u", sed mi volas esprimi la ne-jam-okazecon de la ago per -os)
Mi esperas, ke vi havas bonan tagon! (-as, cxar mi esperas, ke la tago nun estas bona por vi)
Mi esperas, ke vi amuzigxis dum la semajnfino! (-is, cxar mi esperas, ke dum la semajnfino, vi amuzigxis. Mi volas esprimi la pastintecon de la ago, cxar la semajnfino jam pasis)
Eble en cxiuj tiuj kuntekstoj, la -u finajxo funkcius, sed gxi ne sxajnas esti la plej bona.
Mi do scivolas, cxu oni devas uzi la -u finajxon cxiam kun ke-frazoj? Cxu, se mi volas, mi povas uzi alian finajxon? Sxajnas ke eble ne, cxar laux PMEG:
U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.
Kaj esperi sxajnas montri volon. Tamen, ial mi dauxre pensas ke eble kun "esperi" estas malsame. Cxu cxi tio estas nur eble antauxkredo pro mia denaska lingvo (la anlga) kaj mi nur forgesu gxin kaj cxiam uzu la -u finajxon kun esperi? Aux cxu ne uzi la -u finajxon en cxi tiuj kuntekstoj estas en ordo?