0

Biden-Harris Administration Extends Space Station Operations Through 2030 https://blogs.nasa.gov/spacestation/2021/

En ĉi tiu kunteksto, ĉu "through" signifas "ĝis 2030, sed ne plu" aŭ "ĝis 2030 kaj plu"?

3 Answers 3

1

Lasu min analizi la anglan frazon.

  1. Biden-Harris Administration

Kvankam la usona maniero ŝajnas esti, ke oni nomas periodojn kiel ili estus registaj eraoj, mi preferas pli kompreneblan manieron "prezidento Biden" aŭ "prezidento Biden kun sia vicprezidento Harris".

  1. extends

La artikolo parolas pri "commitment", sed mi ne certas, ĉu temas pri "dekreto", "aserto" aŭ nur "volo". Eble temas pri forta volo, do mi elektas la verbon "aserti".

  1. operations

Laŭ PIV estas du vortoj

  • operacio, kiu temas pri kirurgiaj procedoj, ekonomiaj rimedoj aŭ matematiko
  • operaco, kiu temas pri militaj agoj

Al mi "operaco" estas tro milita termino ĉi-okaze, ĉar la angla frazo signifas nur, ke oni daŭre uzu la stacion aŭ la stacio funkciu.

  1. Through 2030

Miakomprene la angla esprimo "through 2030" signifas, ke la funkciado daŭras de la nuna momento ĝis la fino de la jaro 2030. Ankaŭ la prepozicio "ĝis" estas inkluziva, t.e. "ĝis (la jaro) 2030" egalas al "la jaroj antaŭ la jaro 2030 kaj tiu jaro"

Sume

"Prezidento Biden asertas, ke la funkciado de la Internacia Spacostacio daŭras ĝis la jaro 2030."

"Prezidento Biden asertas, ke la Internacia Spacostacio daŭras funkcii ĝis la jaro 2030."

1
  • Dankon pro la klarigo.
    – Mike Leon
    Jan 1 at 19:25
1

La administracio de Biden-Harris plilongigas kosmostaciajn laborojn/operaciojn ĝis 2030

  • administration = administrantaro/administracio; la tuta ekipo.
  • extends = plilongigas; opone al ĉesado, kiel antaŭe estis minacate.
  • operations = laborojn/taskojn; bedaŭrinde operacio havas tro limigantan difinon. Mi emus tamen uzi la terminon operacio. Mastrumado same eblus. Tasko estus tro specifa. Funkciado estus trafa, tamen tro pasiva.
  • through = ĝis / kontinue ĝis la fino [continuing in time towards completion of (a process or period)]. Kongrue al extends.
0

Ĝi signifas "ĝis 2030, sed ne plu", sed oni uzis ĉi tiun esprimmanieron, kiu ne ŝajnas tre klara, ĉar poste oni eble denove plilongigos la tempon preter 2030.

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.