Do, mi ofte mallongigas salutojn. Plejparte homoj komprenas "sal," sed kio pri "mias Elikjo" anstataǔ "mi estas Elikjo?"
1 Answer
Jes, kelkaj parolantoj uzas pronomojn verbe, kun la signifo: aparteni al la persono(j) difinita(j) de la pronomo:
Tio miis, vi ne estus devinta ĝin preni!
Se tiu domo mius, mi farbus ĝin tute malsame
-
1Notu, nenio trafo de "mias" aŭ "mius" en Tekstaro, do verŝajne tre granda plejparto ne komprenas tiujn vortojn. Feb 7 at 8:48
-
@JuhaMetsäkallas mi demandis en listo de familioj kun denaskuloj: kelkaj uzas "mias" kaj ĉiuj (en kunteksto) komprenas ĝin. Notu ke mi nur respondis la originalan demandon, tio ne igas tiun uzon dezirinda. Mia teorio: same kiel "ĝi estas alta" iĝas "ĝi altas", "tio estas mia" iĝas "tio mias" (memoru ke temas pri denaskuloj, kiuj ne lernas la lingvon kiel ni). Tio rekte, regule, enkondukas "mius", "miis", kion ni (nedenaskuloj) nur povas analizi kiel "mi-as". Mar 3 at 19:10