2

En la Fundamento oni nur trovas traduki en lingvon. Oni tiam uzis traduki al por klarigi, kiu ricevis la tradukon.

Tamen, ekde 1990 pli malpli, en Tekstaro oni trovas pli kaj pli ofte la strukturon traduki al lingvo, kie al enkondukas la lingvon kaj ne plu la ricevanton/profitanton (oni verŝajne uzus por por tio).

Ebla klarigo aperas en PMEG:

Iafoje oni montras per al rezulton de transformado aŭ ŝanĝado: Li disrompis ĝin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finaĵon.

Ĉu traduki al lingvo, malgraŭ ĝia ofteco, estas malĝusta aŭ evitinda strukturo?

2 Answers 2

2

Mi pensas ke jes, la rekcio "traduki al lingvo" estas evitinda.

Ĉar Zamenhof mem uzis "en + -n" kaj ankaŭ multaj aliaj, oni povas konsideri, ke tiu rekcio estas la kutima. Ĉiuj aliaj povas kaŭzi, ke la leganto aŭ aŭskultanto ne tuj komprenos la mesaĝon.

1

La prefero de 'en' + '-n' ne estas hazarda, ĉar ĝi korespondus la 'ventrosenton' de la uzantoj en kies lingvo oni uzas 'en' (+ akuzativo, se ĝi ekzistas). Al tiuj lingvoj apartenas tiuj bazaj kies lingvouzo Esperanto heredas: 'übersetzen ins Polnische' (de), 'translate into Polish' (en), ktp. Kelkaj latinidaj lingvoj certe uzas 'al', kiel ekz. la Hispana. Sed mi konsentas, ankaŭ, ke la 'en'-formo estu preferinda.

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.