4

Glosbe donas "tinito", sed tiu vorto ne ekzistas en PIV.

Tekstaro havas nur unu trafon de artikolo de Monato.

Glosbe havas ankaŭ "orelbruo", sed neniu mencio en PIV aŭ Teksaro.

Bonvolu konsili.

3

3 Answers 3

3

La Esperanta Vikipedio ankaŭ nomas ĝin "tinito" (konstanta ligilo). Sed la Esperanta Vikipedio ne ĉiam havas la plej kutiman esprimon por ne-ĉiutagaj aferoj.

Do kion uzas la fakuloj?

Listigita de UEA estas kiel faka asocio por medicinistoj la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). En la propra retejo de UMEA estas retpaĝo pri terminologio. Tie oni povas legi:

Kiel referenco UMEA ĉiam uzas

„Angla-Esperanta Medicina Terminaro (AEMT)“ de Yamazoe Saburoo (ISBN 83-908748-1-4). 

Kelkaj ekzempleroj de tiu ĉi bonega terminaro estas ankoraŭ mendeblaj ĉe UMEA.

Tion mi ne havas.

Plie, oni povas legi:

Ekzistas bone uzebla terminaro nur kun kapvortoj en Esperanto de Josef Hradil.

Tio estas elŝutebla per tiu ligilo kaj enhavas

tinit/o, (L, A. timitus; F. tintement), cerba, orela ~o (orelzumo)

Do ankaŭ tie la uzata fakvorto estas "tinito". Kaj ni lernis plian (eble ne-fakan) sinonimon: "orelzumo"

Por pli da certeco, oni devus verŝajne

  • aŭ demandi UMEAn aŭ membroj ĝiaj
  • aŭ demandi la Lingvan Konsultejon de la Akademio de Esperanto
  • aŭ akiri ekzempleron de AEMT kaj rigardi en ĝi
1
  • Pri « orelzumo », en PIV: « zumoj. Bruo de iu, io zumanta: orelaj zumoj (pro malsaneco) »
    – marioo
    Dec 22, 2022 at 17:13
2

Pro la latineco de la termino tinnitus kaj la apero en multaj liongvoj (des pli ke tio ankaŭ estas medicina termino) oni povas bone uzi tinito. Malgraŭ la ordinare evitinda ambigueco de tin/it/o. (Vidu la vikipediojn en diversaj lingvoj.)

1

Mi ŝatas la solvon de la ĉina, kiu en la esperanta povus rezulti ekzemple la vorton orelpepo sed pli konvene estus por niaj lingvanoj uzi orelsono/orelbruo (ĉar la sono povas esti iu ajn).

Tio emfazas per simplaj ĉiutagaj elementoj ke la sono estas ena, kaj ne ekstera kaj pro tio ke oreloj ne produktas sonojn oni komprenas ke estas io nereala. Se temus pri artiko, aŭ mano aŭ osto, la kunmetaĵo kun -sono povus signifi faktan sonon. Se oni uzas orelsono/orelbruo oni povas mencii la kondiĉon ekzemple jene: suferi je orelsonoj.

Konsiderinda estas la prefikso kvazaŭ. Oni povus nomi la kondiĉon kvazaŭaŭdo kaj la sonojn kvazaŭsonoj. Sed por la persono kiu perceptas ilin, nek la aŭdo nek la sono estas kvazaŭa, do mi pensas ke orelsono povas taŭgi por ĉiuj kaj la aliaj ebloj povas utili por priskribo el la vidpunkto de kuracistoj ekzemple.

En klarigo uzeblus mispercepto, do oni povus diri aŭda mispercepto / aŭdmispercepto (mis- ĉi okaze estas uzata prefikse kun la signifo ago erare farata).

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.