Mi ne malkonsentas kun la aliaj respondoj pri tio, ke estus pli logike uzi alian konjukcion, tamen se oni konsideras Zamenhofon bona modelo, ne malfacilas trovi ekzemplojn de li “kie” li uzas kie tiel:
Zamenhof, Dua Libro de l’ lingvo internacia
La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per unu fojo tutaj amasoj da homoj, ĉar mi scias, ke preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono, – ne multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos memorigantoj.
Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa, – kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin ne perdigante ĝian unuformecon.
En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?
PIV havas rimarkon pri tia Zamenhofa uzo de kie:
Rim. Z. iufoje uzas kie anst. «en kiu(j)», por faciligi la frazon: artikoloj, kie estis videble, ke la aŭtoroj […]; en tiaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu […].
Eble per tio oni povas konkludi ke tia uzo estas Zamenhofa sed tamen malrekomendinda.