2

En la antaŭparolo de la libro Sur bluaj planedoj estas la jena frazparto:

Kara leganto, sidiĝu kiel eble plej komforte inter la brakoj de via preferata fotelo, ĉar en la sekvaj paĝoj atendas vin klonoj, […] valizo por ali al mondofino

Mi ne trovas la vorton ali en vortaroj. Ĉu ĝi eble estas tajperaro? Tamen troveblas la vorto alo en PIV kaj ReVo, kiu signifas pli-malpli flugilo. Ĉu eble ali signifas iri per flugiloj?

En la tekstaro mi trovas nur unu eblan trafon. Tamen ĝi estas de la vortaro en la libro pri reformita Esperanto de Zamenhof, kaj aperas nur la vorto en listo sen klarigo. Ĉu ĝi eble estas anstataŭa propono por iri?

2 Answers 2

4

Literatura libereco, absolute rara, unika. De la prepozo al, notu la "... ali al ...".

Mi esperas kompreni tion.

1
  • Ho jes, tio ŝajnas bona klarigo.
    – Neil Roberts
    Apr 18 at 14:25
3

Estas surprize malfacila afero priskribi moviĝon de unu loko al alia sen esprimi manieron, kiel tio okazas. Ne ekzistas unuanimeco, ĉu ekzemple iri, ekskursi, migri, vagi nepre implicas, ke oni moviĝas piede aŭ nepre ne per piedoj aŭ restas malklare. Eble en la rakonto la verkisto volis lasi la manieron malfermita kaj ne uzis iri por eviti mentalan bildon de piediro, kial ri inventis verbon, kiun neniu alia uzis (neniom da trafoj en Tekstaro).

2
  • Ĉu iri pensigas ke oni moviĝas piede? Tio surprizas min, ĉar mi kredis ke ĝi estas ĝuste la neŭtrala vorto por moviĝi de unu loko al alia sen precizigi la manieron. La unua difino en PIV ŝajne kongruas kun tio kion vi diras, ke oni moviĝas per la «tiucelaj membroj», sed la unua difino en ReVo estas pli malpreciza kaj eĉ havas ekzemplon «iri per ŝipo, veturilo» ktp. Hm, eble tio meritas apartan demandon.
    – Neil Roberts
    Apr 21 at 10:03
  • Ankaŭ mi kredis, ke "iri" estas neŭtrala, kaj mi komprenas tiujn difinojn en PIV tiel, ke kelkfoje "iri" implicas moviĝon per piedoj, sed ne ĉiam (rigardu ekz. la difinon 4). Sed kelkaj ŝajnas uzi ĝin ekskluzive pri perpieda moviĝo, ekz. "ĉu vi iros aŭ veturigos?", en kiu "iri" klare estas malo de uzado de aŭto. Kp. "cŭ vi iros piede aŭ aŭte?" Apr 21 at 21:09

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.