0

La signifon kaj uzon de krokodili oni povas kompreni nur en la kunteksto de la sociaj normoj de la lingvokomunumo, kie estas virto utiligi ĉiujn eblojn ekzerci sin en Esperanto. (Lindstedt, J. 2016. Ĉu infana Esperanto estas natura Esperanto?, p210)

Ĉu oni povas reskribi la dikigitan frazon tiumaniere?: "...kie virto estas utiligi ĉiujn eblojn [kaj] ekzerci sin en Esperanto". Se mia reskribo malpravas, kion signifas la supre menciita dikigita frazo?

1 Answer 1

1

En la kunteksto:

  • komunumo = loko, kie (io estas)
  • en tiu loko estas virto
  • virto = utiligi ion
  • kaj tiu io estas "ebloj ekzerci" = ebloj de ekzerc(ad)o

Tie ne povas esti "kaj", ĉar tio ne estas listo de du agoj - utiligi kaj ekzerci. Tio estas sola ago - utiligi.

  • eblo ekzerci = ekzerceblo, eblo ekzerci sin = sinekzerceblo

Do, ni povas reesprimi tion tiel:

  • ..., kie estas virto utiligi sinekzerceblon en Esperanto.
  • ..., kie estas virto de utiligo de sinekzerceblo en Esperanto.
  • ..., kie estas virto de utiligo de eblo de sinekzerc(ad)o en Esperanto.

La sifikson -ad- vi povas uzi laŭ via deziro. Ĝi devas nur emfazi, ke la ago ekzerci ne estas unufoja - ĝi estas daŭra.

Nu, se tiu rezonado helpu al vi deĉifri la sencon.

0

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.