3

Mi aŭdis, ke la esprimoj "prepozicio + infinitivo" kaj "prepozicio + ke" ne estas rekomendindaj ekskluzive de kelkaj esceptoj (por, sen, krom kaj anstataŭ). Ĉu oni evitas tiajn esprimojn nur pro tradicia kialo aŭ pro logika problemo? Mi suspektas, ke ili havas logikan problemon, kiun mi ankoraŭ ne trovis, sed tiam mi ankaŭ interesiĝas pri diferenco inter la esceptoj kaj la aliaj prepozicioj.

2

1 Answer 1

2

Ĉu oni evitas tiajn esprimojn nur pro tradicia kialo aŭ pro logika problemo?

Laŭ la PMEG-ĉapitro «I-verboj kun rolvortetoj» jam ligita en la demando Alternativoj por rolvorteto plus i-verbo menciita de Neil en komento, ne estas logika problemo:

Uzado de aliaj rolvortetoj [ol por, anstataŭ, krom kaj eble sen] antaŭ I-verbo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco.

Ĉu "malkutimeco" signifas, ke la ne-uzo estas tradicia? Eble. Tamen, PMEG ne mencias kiajn miskomprenojn tia uzo povus kaŭzi.

Lingva respondo de Zamenhof el la jaro 1908 (ankaŭ menciita en tiu respondo al la demando Alternativoj por rolvorteto plus i-verbo) parolas pri "logika esenco" sed esence indikas, ke tia uzo estus negramatika:

Ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo.

[…] mi ankaŭ interesiĝas pri diferenco inter la esceptoj [por, sen, krom kaj anstataŭ] kaj la aliaj prepozicioj.

Laŭ tiu lingva respondo, "por" kaj "anstataŭ" estas en tiaj uzoj uzataj ne vere kiel propozicio sed kiel konjunkcio (kaj do eĉ tute ne estas esceptoj):

Se la vortoj “por” kaj “anstataŭ” estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj “por” kaj “anstataŭ”, uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla; ekzemple, en la frazo “anstataŭ stari li sidas” ni ne povas anstataŭigi la formon “stari” per “staro”, […]

Interese, iu lingva respondo (alie ol PMEG) tute ne mencias "krom", krom implike kiel parto de la grupo "ĉiu alia prepozicio pura":

[…] dum ĉe ĉiu alia prepozicio pura ni ĉiam povas uzi la verbosencan vorton en formo de substantivo […]

Kaj "sen" ĝi eĉ mencias kiel ekzemplo por montri kiel uzi verbecan substantivon anstataŭe:

[…] (ekzemple, “sen ia diro” anstataŭ “sen ion diri”).

Do eble oni povus konstati, ke i-verbo post prepozicio daŭre «ne eblas» / ne estas permesata, sed ke la lingvo intertempe evoluis tiel, ke pli kaj pli vortoj, kiujn oni antaŭe konsideris nur prepoziciojn, (certe "krom" kaj "sen") estas nun uzataj ankaŭ kiel (kaj parte konsiderataj) konjunkcioj.

0

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.