Ĉu? estas malplena demando. Ĝi signifas Ĉu vere? aŭ Ĉu mi pravas? aŭ simple Oh?
"Ĉu? Mi ĝojas! Mi ĵus estis vizitonta vian kontoron." (el Metropoliteno)
La aldono ...ĉu? signifas Ĉu mi pravas? post aserto kun aŭ sen ne.
"Do, vi estas spiono, sendita de la pastroj? Ĉu?" (el Pro Iŝtar)
"Sed kiam homo juna, iam-tiam amoreti ne malutilas, ĉu?" (el La skandalo pro Jozefo)
La aldono ...ĉu ne? estas ironia, bruska aŭ maltrankvila provoketo.
"Vi havas la mapon, ĉu ne?"
Oni ankaŭ uzas Ĉu jes? kaj Ĉu ne? por esprimi dubon: Ĉu mi malpravas?
"Vi ne faris la hejmtaskon. Ĉu jes?"
"Kompreneble vi faris la hejmtaskon. Ĉu ne?"
Do, Vi ne vidas tion, ĉu jes? esprimas pli da dubo.
Vi ne vidas tion, ĉu? You don't see that, right?
Vi ne vidas tion, ĉu jes? You don't see that—or do you?