Laŭ PMEG, estas “tabuo” uzi i-verbon post rolvorteto krom la 4 specifaj rolvertetoj por, anstataŭ, krom kaj sen. En tiu priskribo sekvas rekomendoj por anstataŭigi specifajn oftajn rolvortetojn. Kaj ŝajne la baza alternativo se nenio alia eblas estas aliformigi la i-verbon al verbeca o-vorto. Tamen mi trovas tiujn rekomendojn tute ne kontentigaj.
Ekzemple en alia respondo mi nature kaj senpense skribis la jenan frazon:
uzi fratoj por priskribi grupon kiu enhavas virinojn similus al nomi ilin viroj
La rolvorteto al ne estas en la rango de tiuj 4 permesitaj, do ŝajne mi falis en la tabuan kaptilon. Al ne estas en la rekomendoj de PMEG, do supozeble mia nura alternativo estus io kiel:
[…] similus al nomado de ili viroj
Oni ne povus simple diri nomo por la ago ĉi tie ĉar tio jam havas alian signifon.
En alia situacio mi volis diri la jenan frazon:
Ne temas pri subite kaj ŝoke ĉesi sed pri demandi sin kiel oni povas demamigi sin de tiu tre dependiga substanco.
La rekomendo por pri en PMEG estas ke oni kutime simple forlasas la rolvorteton. Sed en ĉi tiu okazo tio ne funkcius ĉar “temas ĉesi” ne havas sencon.
Ĉi tiu ekzemplo trafas apartan kaptilon menciitan en la subo de la PMEGa artikolo ke la i-verbo devus havi la saman sencan subjekton kiel la ĉefa verbo. Tamen se oni uzus verbecan o-vorton ĝi iĝus ĉi tiu malbelaĵo:
Ne temas pri subita kaj ŝoka ĉeso sed pri demando de oni [aŭ si?] kiel oni povas […]
La priskribo de la tabuo en PMEG ŝajnas malkomforta ĉar ĝi diras ke tiaj uzoj estus tute logikaj kaj ĝi ne donas veran kialon por la malpermeso. Laŭ mia scio aliaj lingvoj kiel la franca kaj la angla ne havas tiun malpermeson, do kial nia teorie pli fleksebla lingvo havus ĝin?
Do, mi efektive havas kvar demandojn:
- Ĉu estas nur mi kiu trovas la o-verban solvon malbela?
- Ĉu iu havas aliajn proponojn por kiel elturniĝi de miaj du ekzemploj?
- PMEG mencias ke ĉi tiu situacio povos ŝanĝiĝi laŭ la evoluo de la lingvo. Kiel estas la stato de ĉi tiu evoluo? Ĉu oni ofte trovas ekzemplojn de tiaj uzoj de i-verboj en la moderna lingvo?
- Ĉu iu scias la originon de la tabuo?