Verŝajne tio estas ekzemplo de tio kion [PMEG nomas][1] “Speco kvazaŭ konata individuo”:

> Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas *la*. Tio estas sufiĉe ofta en formala aŭ filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas klare pri la tuta speco:

> ***La gitaro** estas tre populara instrumento.* Oni prezentas instrumentospecon kvazaŭ temus pri unu certa konata instrumento. Ankaŭ eblus: ***Gitaro** estas...*

Mi pensas ke se oni dirus “la infano volas kompreni horloĝon”, ankaŭ tio estus konfuza, ĉar mi pensus ke ĝi estus kiel “estas iu horloĝo ie, kiun vi ne konas, kaj la infano volas kompreni ĝin”. Eble alternativo povus esti “la infanoj volas kompreni horloĝojn”. Tiel estas pli probable ke oni komprenus ke temas pri horloĝojn ĝenerale.

Mi supozas ke ĉiuj tri manieroj estas ambiguaj, sed en la kunteksto tio verŝajne ne estas problemo.


  [1]: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/specoj.html#i-1sn