Mi ne pensas ke en tiu frazo la vorto _neniu_ neas aŭ jesas ĉu oni akceptis la inviton. Laŭ mia kompreno, ĝi simple neas ke estis ia kialo por agi tiel aŭ alie. Ni povas revortigi la frazon jene: _estis neniu kialo, pro kiu mi akceptis la inviton_. Alivorte: *mi akceptis la inviton senkiale*.

**PS:** La frazo _li estis mortigita de neniu_ ne nepre signifas ke li ne estis mortigita, nur ke neniu mortigis lin. Ankoraŭ eblas ke alia kaŭzo mortigis lin, ekz-e akcidento. Kvankam gramatike la vorto *neniu* povas nei la tutan frazon, la finfina senco dependas de la kunteksto. Manke de kunteksto, oni esprimu sin kiel eble plej klare, evitante dubon aŭ ambiguecon, krom se la celo estu tia.

Fakte, en ĉi tiu okazo, akcidento mortigis lin:

> Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la
> reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj
> mortiĝis.
> 
> (Ekzercaro de la Fundamento, §39)