Fakte estas du demandoj: kiel *literumi* tiujn literojn kaj kiel *elparoli Esperantece* tiujn literojn. PMEG respondas al ambaŭ demandoj. Mi provas sube resumi tiujn respondojn. --- [Kiel literumi tiujn literojn](http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/helposignoj.html#i-134) : - Q q = kuo - X x = ikso - Y y = ipsilono - W w = duobla vo, Ĝermana vo, vavo, vuo° Ekzemple, oni literumas "exchange" tiel : e ikso co ho a no go e Noto: "duobla vo" estas la plej ofta maniero elparoli "w". Ankaŭ "vavo" estas ofta. (www = vavovavovavo) --- [Kiel elparoli Esperantece tiujn literojn](http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/ne-esperantaj_vortoj.html#i-51p) - Q kiel “k”; QU kiel “kv” - W kiel “ŭ” (aŭ kiel “v”) - X kiel “ks” - Y kiel “j” (antaŭ aŭ post vokalo) aŭ kiel “i” (en aliaj okazoj)