Ĉu en tiu ĉi frazo Kaj ŝi kaj li ne emis veni. oni **nepre** devas uzi `nek ... nek`? Nek ŝi nek li emis veni. La frazo okazis dum normala ĉiutaga interparolado. En la momento aŭdeblis strangete sed eble ĝi tamen gramatike ĝustas. Se parolanto *malfrue* rimarkas ke la dua parto estas negativa, estus tro peze rediri la tutan subjekton kun la sama emfazo, uzante `nek ... nek`. Tio okazis ĉi foje, mi pensas.