_Futbalpilko_ estas ĝusta Esperanta vorto, kaj ne estas regulo, kiu malpermesas kunmeti radikon de internacia vorto kun alia radiko. Sed ŝajnas, ke la parolantaro decidis favore al _piedpilko_, por nomi la pilkon. Io simila estas observebla okaze de Tvitero: La uzantoj nomas la servon _Tvitero_, la mesaĝojn _pepoj_ kaj la tviteradon _pepado_.