"Sola" kaj "sole" povas esti iomete konfuzivaj. Laŭ [PMEG][1]: - _Mi iris sol**a** tien. = Mi iris tien sen akompano._ (adjektivo priskribas ĉi tie subjekton) - _Mi iris sol**e** tien. = Mi iris nur tien._ (adverbo priskribas iun alian ol la subjekton; ĉar la adverbo estas ĵus antaŭ "tien", oni supozas, ke la adverbo priskribas tiun vorton, t.e. direkton) [1]: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortoj/uzo.html#i-8uc