Kaj 1) kaj 3) estas ĝustaj, en 3) simple la esprimo *de tio* estas subkomprenata. Tamen la frazo 2) laŭ mi estas malĝusta, sendepende de tio, ĉu oni opinias ĝin elipsa (do sen *tio*) aŭ ke la *ĉu*-a subfrazo rekte dependas de *de*. En la unua okazo oni devas ellasi ankaŭ la prepozicion, ĉar ĝi ne povas aperi memstare (kp. PMEG [ĉi tie][1] kaj [ĉi tie][2]), en la dua okazo oni havus unikan okazon, ke subpropozicio kun *ĉu* dependas de prepozicio, dum ĉiuj aliaj tiaj okazoj enhavas la subjunkcion *ke* (kp. pri tio denove [PMEG][3]) - kaj tio estas tute senchava, ĉar la rolo de *ke* estas ĝuste nur montri, ke sekvas frazo en la rolo de sintagmo. Dependigi alian subpropozicion de prepozicio estus io tute sen tradicia modelo. Se ne erara, mi opinias tion almenaŭ tre nekutima (krom se vi denaske parolas angle) kaj evitinda. [1]: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/memstaraj_rolvortetoj.html [2]: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/da/nekutimaj_uzoj.html#i-ie4 [3]: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/subfrazoj/ke/komplemento.html#i-knp