Uzu *scivola* aŭ *scivoli* kiam temas pri sola afero, kaj *scivolema* por priskribi personecon. Ekzemple: > Mi scivolas pri via libro. > Kio estas tio? Mi scivolas. > Ŝi estas scivolema knabino. > Mi demandas multe pro tio ke mi estas scivolema.