Skip to main content
11 events
when toggle format what by license comment
Oct 14, 2016 at 9:09 history edited Aviadisto CC BY-SA 3.0
fixed markdown
Oct 12, 2016 at 19:20 comment added Harri Laine Mi konsentaa kun Bertilo pri malĝusteco de la sufiĉe ofta uzo de ĵus anstataŭ ĝuste, do kiel ia tempa precizigilo. Sed tio neniel ŝanĝas mian opinion, ke ĉiuj Tekstaro-ekzemploj kun ĵus antaŭ estas perfekte bonaj. Mi ne pova atribui al tia ĵus ian "precizigan sencon", ĝi pli-malpli egalas momenton, kiam temas pri antaŭtempeco de io. Simile, tuj post estas proksimume egala al momenton post, senprokraste post. Eble iuj lingvoj donas neimitindajn modelojn por la simplaj Esperantaj vortoj.
Oct 12, 2016 at 17:46 comment added Andrew Woods Sed se tuj post ("post momento post kiam") akcepteblas, kial ne ĵus antaŭ? Kio estas la motivo de la malsimetrio?
Oct 12, 2016 at 17:02 comment added Bertilo La vorto "ĵus" estas ne malofte uzata erare por montri precizecon tempan, kvantan aŭ alian, precipe de Germanoj, ĉar la Germana vorto "gerade" signifas kaj "ĵus", kaj "ĝuste" (en tia preciziga senco). Tial estas kelkaj neimitindaj aperoj de "ĵus antaŭ" en la Tekstaro. Oni trovas tie ankaŭ kelkajn "ĵus tiam", "ĵus en tiu momento", "ĵus tiom" k.s., kaj eĉ unu "ĵus post"! En bona Esperanto oni uzu "tuj" aŭ "ĝuste" por tiu senco.
Oct 12, 2016 at 13:52 comment added Harri Laine Serĉu en la Tekstaro la esprimon "\bĵus antaŭ\b" kaj vi trovos dekduon da perfekte bonaj kaj seneraraj ekzemploj, unu el ili eĉ de la tipo "ĵus antaŭ ol".
Oct 12, 2016 at 13:48 comment added Andrew Woods Do vi kredas, ke simple ne eblas uzi ĵus iamaniere por diri Matildo eliris, tuj antaŭ ol eniris Viktoro (jen la celo de la unua—miaj du ekzemploj certe ne celas la samon)?
Oct 12, 2016 at 13:39 comment added Bertilo La unua versio, kun "ĵus de kiam", estas apenaŭ komprenebla. Vi kredeble volas "Matildo eliris tuj post kiam eniris Viktoro".
Oct 12, 2016 at 13:09 comment added Andrew Woods Ekz. Matildo eliris ĵus de kiam eniris Viktoro, do ŝi ne vidis lin kontraŭ Matildo eliris tuj [de] kiam eniris Viktoro, kaj li ekkoleris. Ĉagrene, mia daŭra supozo estis ke tuj post kaj ĵus antaŭ estas simetriaj.
Oct 12, 2016 at 12:27 comment added Bertilo Vi pravas, ke eblas alia senco, se oni komprenas "tuj" kaj "antaŭ ol..." kiel apartajn komplementojn (anstataŭ kompreni "tuj" kiel modifilon de "antaŭ ol..."). La samo validas por "ĝuste antaŭ ol...", kiu estas iom analoge dusenca. Por "ĵus antaŭ ol..." eblas (laŭ mi) nur tia disa senco: apartaj "ĵus" kaj "antaŭ ol...". Pri "ĵus de kiam" mi hezitas. Ŝajnas, ke tio donas tute tute alian sencon. Ĉu vi povas doni kompletan ekzemplon?
Oct 12, 2016 at 12:15 comment added Andrew Woods Do fari tuj antaŭ ol kaj fari tuj, antaŭ ol havas diferencajn signifojn? Ĝenas min, ke oni uzus tuj por relativa pasinteco. Kion vi opinias pri ĵus de kiam...?
Oct 12, 2016 at 11:56 history answered Bertilo CC BY-SA 3.0