Estas granda omaĝo por mi ke vi estas ĉi tie.
Tia frazo ne havas sencon. Oni omaĝas al iu pro liaj meritoj, valoro. Jen kelkaj ekzemploj:
- mallonga omaĝo al la mortintaj gesamideanoj
- nia omaĝo al karmemora Nikolai Lozgaĉev
- li omaĝis al mi per dediĉo en sia libro
- okazis hieraŭ diskreta omaĝo al la viktimoj de la akcidento
Cetere, ekzemplofrazojn vi povas facile trovi en tekstaro.com