Kvankam la tri ordoj ĝustas, mi sugestas aldoni komojn, kiam la adverbo venas post la tuta frazo ŝati pastaĵojn multe
aŭ kiam ĝi apartigas verbon kaj objekton ŝati multe pastaĵojn
(iel komenta frazo). Ankaŭ PMEG (konsilas tion)[https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortoj/uzo.html#i-dve]konsilas tion.
Ili ŝatas, multe, pastaĵojn.
Ili ŝatas pastaĵojn, multe.
Jen kelkaj ekzemploj de uzo de tiuj helpaj komoj en Tekstaro:
Tiuj “sofistoj” havis, kompreneble, nenion komunan (Ivo Lapenna)
ni ekspedas al vi hodiaŭ, malrapidire, keston (Fundamenta Krestomatio)
kiam ni ĝuas, ekzemple, muzikon (Kabe)
Notu ke kvantaj vortoj kiel multe
, sufiĉe
kaj kelke
, estas specialaj adverboj, kiuj (ankaŭ povas roli kiel subjekto kaj kiel objekto)[https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/kvantaj_vortoj/e-vortoj.html]ankaŭ povas roli kiel subjekto kaj kiel objekto. Tial en viaj ekzemplaj supraj frazoj la ordo iom pli gravas ol kun aliaj adverboj (ni diru rapide
, subite
, feliĉe
), ĉar la rolo povus ne esti unuavide tiel evidenta.