Skip to main content
12 events
when toggle format what by license comment
Dec 15, 2023 at 12:10 comment added Juha Metsäkallas Certe "post la tagmezo" taŭgas, sed ne kiel enkondukilo al subfrazo. Certe "Post kiam ni tagmanĝis…" taŭgas, tio jam havas frazenkondukilon, sed ne "post ke tagmezo". Pri tiu perverbeco… Vi pravas, ni jam havas tiujn "Antaŭ lia alveno…." kaj "Antaŭ ol li alvenis,…."
Dec 15, 2023 at 9:36 comment added das-g Ĉu do *«post ke tagmezo» kaj *«antaŭ ol hodiaŭ»? Laŭ mi ne. Vi pravas, ke "post ke" kaj "antaŭ ol" nur aperas en la pri-tempa uzo, @JuhaMetsäkallas, sed ŝajnas ke eĉ en ĝi, nur se la tempo-indiko estas per-verba.
Dec 14, 2023 at 9:55 comment added Juha Metsäkallas Mi rezonas sekve. Kaj "antaŭ" kaj "post" povas montri lokon aŭ tempon, ekz. pri loko "antaŭ domo", "post vojkruco"(*). Por montri ke temas pli tempo, oni aldonu plian vorton, t.e. "antaŭ ol" resp. "post kiam". (*) Kvankam "post + loko" eblas, oni pli kutime uzas "malantaŭ + loko" kaj uzas "post" nur kun tempo.
Dec 14, 2023 at 9:50 history edited Juha Metsäkallas CC BY-SA 4.0
Fix the order of events in the last example
Dec 13, 2023 at 20:32 comment added rk03 Leginte viajn respondojn, mi nun interpretas Z-an aserton nur en kunteksto de la diskuto "substantivo aŭ infinitivo" ĉar klare li ne celas malhelpi, ekzemple, ke adjektivo aperas tuj post prepozicio. Sed se li pensis tion tute regula aŭ laŭgramatika, li ĉiam povis uzi "prepozicio + ke + plena (sub)frazo" anstataŭ ke li permesis la ŝajnajn esceptojn. Estas ankoraŭ enigme.
Dec 13, 2023 at 19:46 comment added rk03 Moderna analizo supre prezentita estas komprenebla, sed la Zamenhofa vidpunkto estas ankoraŭ ne-komprenebla al mi. Eĉ li uzis tiujn esprimojn en siaj verkoj kvankam "konjunkcieca uzo" ne plu validas. (Se li analizus tian prepozicion kiel konjunkciecan, la sekvanta frazenkondukilo estus tute superflua).
Dec 13, 2023 at 7:53 comment added Juha Metsäkallas Ial ĉi tiu temo ŝajnas aperi nun samtempe sur multaj forumoj. Mi ne certas, sed mi suspektas, ke en la lingvoj, kiujn Z konis, nur kelkaj prepozicoj povas havi alian ol substantivon post si. PMEG konstatas, ke "tradicie nur por, anstataŭ kaj krom estas akceptataj" sed daŭras, ke "uzado de aliaj rolvortetoj antaŭ I-verbo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco". Do la lingvo ŝanĝiĝis de la tempo de Z.
Dec 12, 2023 at 22:17 comment added das-g Nu, la Z.-a lingva respondo de 1908 citita en mia respondo al Kial oni evitas "prepozicio + infinitivo aŭ KE" ja asertas: «Ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo.» Sed eble tio ne (plu?) ĝustas.
Dec 12, 2023 at 22:12 history edited das-g CC BY-SA 4.0
Aldoni ligilon al mia respondo. (Povas esti pluraj respondoj de la sama aŭtoro, do indas indiki, kiun oni celas.)
Dec 11, 2023 at 4:00 vote accept rk03
Dec 11, 2023 at 2:46 vote accept rk03
Dec 11, 2023 at 2:50
Dec 11, 2023 at 1:23 history answered Juha Metsäkallas CC BY-SA 4.0