En Telegram estas granda listo de grupoj kie oni povas ekzerci Esperanton parolante pri diversaj temoj. Ankaŭ estas multe da grupoj de Esperanto-plus-alia-lingvo kie komencantoj povas rapide demandi ion tra la alia lingvo.
Por vere lerni la lingvon oni kompreneble devas ekzerci paroli ĝin, kaj eble la plej bona maniero por fari tion estas iri al esperanta evento. Por trovi tion ekzistas tre bona listo de multaj eventoj.
Kiam ĝi finfine haveblos, ankaŭ Amikumu estos la plej rapida maniero por trovi apudajn esperantistojn.
Por plibonigi sian skribitan esperanton, oni povas uzi lang-8 kiu estas retejo por iu ajn lingvo kie oni povas skribi ion en la celata lingvo kaj aliaj pli spertaj homoj korektos ĝin kaj donos konsilon.