Kaj 1) kaj 3) estas ĝustaj, en 3) simple la esprimo de tio estas subkomprenata.
Tamen la frazo 2) laŭ mi estas malĝusta, sendepende de tio, ĉu oni opinias ĝin elipsa (do sen tio) aŭ ke la ĉu-a subfrazo rekte dependas de de. En la unua okazo oni devas ellasi ankaŭ la prepozicion, ĉar ĝi ne povas aperi memstare (kp. PMEG ĉi tie kaj ĉi tie), en la dua okazo oni havus unikan okazon, ke subpropozicio kun ĉu dependas de prepozicio, dum ĉiuj aliaj tiaj okazoj enhavas la subjunkcion ke (kp. pri tio denove PMEG) - kaj tio estas tute senchava, ĉar la rolo de ke estas ĝuste nur montri, ke sekvas frazo en la rolo de sintagmo. Dependigi alian subpropozicion de prepozicio estus io tute sen tradicia modelo. Se ne erara, mi opinias tion almenaŭ tre nekutima (krom se vi denaske parolas angle) kaj evitinda.