"Sola" kaj "sole" povas esti iomete konfuzivaj. Laŭ PMEG:
- Mi iris sola tien. = Mi iris tien sen akompano. (adjektivo priskribas ĉi tie subjekton)
- Mi iris sole tien. = Mi iris nur tien. (adverbo priskribas iun alian ol la subjekton; ĉar la adverbo estas ĵusĝuste antaŭ "tien", oni supozas, ke la adverbo priskribas tiun vorton, t.e. direkton)