En mia lasta demando, mi lernis, ke teorie nur substantivo povas aperi post prepozicio. Sed tiam, kiel oni klarigas esprimon "antaŭ ol", "post kiam" k.s.? (En la vortaro, kiun mi ofte konsultas, ambaŭ aperas kiel konjunkcio tute kvazaŭ estus unu vorto. Ĉu tio sugestas, ke vortoj ne estas gramatike divideblaj en tiuj esprimoj?)