2

Ĉi tie, oni ofte parolas angle, kun demandoj pri la esperanta lingvo. Mi pensas, ke gravas ekzisti komunumon kie oni nur parolas esperante. Ĉu ĝi ekzistas?

4
  • Laŭ mia modesta kompreno S.E. origine estas anglalingva projekto (kial ekz-e mi mem kutime demandas Angle ĉi tie). Tio kompreneble estas malavantaĝo por homoj kiuj ne regas la Anglan. Aliflanke, milionoj da homoj kiuj jes regas la Anglan sed ne Esperanton, havas tie ĉi aliron al informoj pri Esperanto. Miaopinie, tio estas bona maniero ”malfermi” Esperanton al la ekstera mondo (aŭ sufiĉe granda parto de ĝi). Pure esperantlingva S.E. atingus malpli da homoj (sed verŝajne pli da aktivaj esperantistoj…)
    – Bjørn
    Commented Sep 19, 2017 at 19:33
  • PS Esperantlingva retejo simila al S.E. certe estas brila idea! :-)
    – Bjørn
    Commented Sep 19, 2017 at 19:39
  • Mi komprenas vian logikon. Bedaŭrinde, ŝajne via logiko estas ĝusta.
    – igokra
    Commented Sep 19, 2017 at 20:06
  • Mi scivolas cxu tiu cxi demando ne estas pli tauxga por la "meta" grupo... sed jen interesa diskuto (en la angla) pri simila temo. esperanto.meta.stackexchange.com/questions/3/… Commented Sep 20, 2017 at 2:32

1 Answer 1

1

Bedaŭrinde tio ne ekzistas kaj mi dubas ke ĝi iam povus ekzisti. Ĉiu komunumo de StackExchange devas trapasi striktan procedon antaŭ ol esti aprobita kaj komunumoj en aliaj lingvoj estas aparte limigitaj. Kvankam ekzistas kelkaj komunumoj en ne-anglaj lingvoj (ekzemple la portugala StackOverflow), ili iam decidis ke ili ne plu kreos novajn.

Tamen ekzistas aliaj rimedoj por demandi en Esperanto. Notindaj estas Reddit, KioTio kaj Telegram.

1
  • 1
    Ni aldonu ke oni certe jam rajtas starigi demandojn en Esperanto en Esperanto Stack Exchange. Commented Sep 20, 2017 at 2:31

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.