7

Mi iam ricevis invitadon al kelkaj interesaj grupoj fejsbuke, kiuj estas Esperantistaj grupoj, sed mi ankoraŭ ne trovis iun aktivan feminisman grupon. Ĉu ekzistas?

3 Answers 3

9

Ekzistas grupo kiu nomiĝas Egalecen kaj ili multe aktivas pri feminismaj temoj. De ilia retpaĝo:

Ni estas kolektaĵo de Esperantistoj, kiuj celas blogi pri pluraneca feminismo en Esperanto. Ni esperas, ke per nia blogo ni povas antaŭenpuŝi Esperantujon al la nivelo de socijusteca komunikado kaj interkompreno de aliaj neesperantaj feminismaj rondoj.

4

Ekzistas esperant-lingva grupo "Feminismo kaj egaleco" kun 114 membroj je la tujmesaĝilo Telegram.

1
  • Mi kreis ĝin! :-D Dankon pro la respondo. Commented Mar 3, 2019 at 21:35
0

Ekde kiam mi starigis la demandon mi multe parolis kun esperantistoj pri la temo kaj trovis la sekvajn revuojn:

Sekso kaj egaleco (eldonita en la 70aj kaj 80aj jaroj)

http://www.gazetoteko.com/ske/

kaj

Femina, revuo fondita de la Feminisma Esperanta Movado (FEM). https://eo.wikipedia.org/wiki/Femina

Aldone estas grupo en Facebook nomata Seksa egaleco en Esperanto: https://www.facebook.com/groups/1994187464155216/?ref=br_rs

TEJO en 2017-2019 faris egalecan projekton, vidu la video pri la projekto Florigu Egalecon inter Junuloj ĉe Jutubo kaj legu pri la projekto en la retpaĝo.

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.