Mi multe aŭdis ke inter la parolantoj de la lingvo Esperanto ekzistas sufiĉe granda elcento de homoj, kiuj vivas en pluramemaj rilatoj.
Ekzemple, la anoj de tre konata muzikbando "La Perdita Generacio" estas pluramemaj. Mi mem parolis kun ili pri tio.
Ĉu la populareco de tiu filozofio ĉiam ekzistis en Esperantio? Se ne, kiel ĝi alvenis kaj kial ĝi populariĝis?