Mi freŝe rimarkis, ke laŭ PIV, Zamenhof neniam uzis la vorton «pluraj». Plie la vortaro de Louis de Beaufront — aprobita de Zamenhof — ne enhavas ĝin. Mi ankaŭ ne povis trovi ĝin en la tekstoj de Zamenhof ĉe la Tekstaro.
Tio aspektas strange al mi, ĉar mi ĉiam kredis, ke «pluraj» estas Fundamenta vorto. Kvankam «pluraj» tute ne esprimas novan ideon kiel «komputilo», ĝi aperas ĉe la Tekstaro unuafoje en 1907 en Kastelo de Prelongo. Krom tio — kaj interese — la vorto «plura» aperis la sekvan jaron en la unuaj vortaroj de Ido. Laŭ PIV, «pluraj» oficialiĝis en Esperanto ne pli frue ol en la Kvara Oficiala Aldono (1929).
Kial «pluraj» aperis tiom malfrue en Esperanto, kaj kion Zamenhof uzis anstataŭ ĝi? Ĉu ĝia uzo en Ido — kiel pri «end» — estas la deveno de ĝia populareco en Esperanto? El tio rezultas pluraj demandoj de mi…