Mi kontrolis en la Tekstaro. Se mi serĉas imagu,? ke\b
estas 84 rezultoj, do ŝajnas ke ĝi estas uzata esprimo.
Alikflanke se mi serĉas imagu,? se\b
, aperas 15 rezultoj. Ili ja ŝajnas kiel uzoj por prezenti imagaton eblon. Ekzemple:
El Monato:
Imagu, se mi elparolus tiujn nomojn laŭ la direktivoj en MONATO
El La Granda Aventuro, Ferenc Szilágyi, 1931-1945:
Imagu, se ni povus havigi ankoraŭ dudek kilogramojn!
Do, ŝajnas al mi ke la frazo ja estas uzata. Eble oni povas pardoni la nelogikon se oni imagus ĝin kiel “imagu [tion kio okazus] se…”.
Tamen pro la plia ofteco de “imagu, ke”, eble tiu lasta estas pli bona.