Konsideru la jenajn frazojn:
1) Li venos sendepende de tio, ĉu pluvos aŭ ne.
2) Li venos sendepende de ĉu pluvos aŭ ne.
3) Li venos sendepende ĉu pluvos aŭ ne.
La 1) estas sendube ĝusta. Mi preskaŭ ĉiam esprimas min laŭ la 3), ĉar mi iel pensas ke la de en la 2) estas superflua, fakte tiom superflua, ke al mi ĝi sonas malĝuste. Tamen, tio estas mia persona tute subjektiva impreso pro mia kutimo ne uzi ĝin. Sed nun mi vidas ke la 2) estas multe pli uzata nuntempe, almenaŭ tion montras Google. La problemo estas ke mi ne povas trovi ian klarigon pri tio. En Tekstaro mi ne trovis eĉ unu frazon kun (sen)depende de + ĉu, sed gugla serĉo donis 15.900 trafojn por sendepende de ĉu kontraŭ 1.460 por sendepende ĉu. Mi vere opinias ke la tri esprimoj estas ĝustaj. Mia demando estas: ĉu la ĉeesto aŭ foresto de la de donas ian rimarkindan nuancon (en la 2-a kaj 3-a frazoj)? Estus ankaŭ interese scii ĉu vi preferas uzi (aŭ ne) la de en tiaj frazoj.