Mi trovis tiun-ĉi artikolon pri Esperanto-Tago kiu diras ke origine la nomo de la tago estis "Tago de la unua libro."
Dum longa tempo tiu tago estas konata kiel Tago de la Unua Libro, sed
dum la lastaj jardekoj ĝi akiris novan nomon: Esperanto-tago.
Ĝi ne specifas jaron kiam ĝi ŝanĝis sian nomon, sed mi ankaŭ trovis dokumenton en "Googlaj Libroj" kiu parolis pri Esperanto-tago en 1915 en ĵurnalo de "Amerika Esperantisto"
Laŭ la “Faktlibro", presita kaj dissendata de la Ekspozicia Kompanio
, sabaton, la 28an de Aŭgusto, oni festos kiel “Esperanto Tago" ĉe la
Ekspozicio. Je tiu tago ĉiu Kongresano povos senpage eniri la
Ekspozicion. Granda demonstracio de Esperanto okazos en tiu tago, kaj
la vespero estos pasigata sur la “Zono," tiu senegala strato de
amuzaĵoj kaj distraĵoj provizita je kosto de preskaŭ 25 milionoj da
spesmiloj.
Kaj tiuj ĉi pri Ekspozicio, la 28-a de augusto de 1915:
Saturday August 28:
ESPERANTO TAGO ĉe la Ekspozicio 9.00 AM to 11.00 PM
on Grounds.
Ni bezonas esplori pli pri tiu ĉi tago pro respondi pli bone vian demandon.