Jen la difino de PIV pri verko:
- 1 Arta aŭ scienca produkto: koniĝas majstro laŭ sia verkoZ; la fino kronas la verkonZ; miaj lastaj tradukitaj verkojZ; ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandojZ; verko de antaŭ longe mortinta klasikuloZ; mi legis ĉiujn verkojn de Z.; la verkoj de DanteB.
- 2 (f) Rezulto de agado: tiu malordo estas la verko de fremdulojB; la popolo forgesis, ke ĉiuj verkoj de Herhor estis nur plenumo de la intencoj de la juna faraonoB; ili ŝajnigas, ke la atako kontraŭ la temploj estas la verko de FenicianojB.
Do, libro estas verko ĉar rezulto de la arto de skribado. Videoludo estas verko ĉar rezulto de diversaj artoj kaj sciencoj. Motoro estas verko ĉar rezulto de scienco.
Sed ĉiu homa kreaĵo estas rezulto de arto kaj de scienco, ĉu ne? Do ĉu la verkeco de iu kreaĵo venas de la intenco de la aŭtoro? Tiel, kreaĵoj kreitaj sen homa konscia intenco (kiel fekaĵoj aŭ montoj) ne estus verkoj.