6

Mi konas kaj mi aŭskultas esperantajn retradiojn kiel Muzaiko-n ktp, sed kompreni ilin estas tro malfacile por mia esperanta nivelo.

Do, ĉu iu konas kie mi povas trovi (tre) facilajn esperantajn podkastojn? Ĉu io ekzistas por komencantoj (senspertaj kiel mi)?

2
  • 1
    Kelkaj podkaptiloj permesas agordi la rapidecon. Kutime homoj uzas tion por aŭskulti en duobla rapideco. Sed ankaŭ eblas aŭskulti je 75% de la originala rapideco por pli bone kompreni. Commented Sep 10, 2016 at 8:08
  • Tiu estas bonega ideo. Mia podkaptilo ne havas tiu kapablon sed mi povus ŝangi la rapidecon per ĉomputilo.
    – user84976
    Commented Sep 10, 2016 at 9:24

3 Answers 3

4

Por komencanto, la plej bona loko estas Youtube.

Oni povas trovi multajn videojn, fojfoje kun teksto.

Eblas elŝuti la aŭdaĵon kaj uzi ĝin kvazaŭ podkasto.

Aŭskultu, konsultu vian vortaron por nekonataj vortoj, kaj ripetigu la videojn tiom kiom necesas. Neniam rezignu!

4
  • Dankon, sed mi demandas pri podkastoj por auskulti ilin per elreta poŝtelefono. Mi bezonas computilon por youtube
    – user84976
    Commented Sep 9, 2016 at 11:21
  • 1
    Serĉu "download youtube audio" kaj vi trovos retejojn, kiuj ebligas transformadon. Commented Sep 9, 2016 at 11:28
  • Jes, vi pravas. Mi ne pensis pri ĉi tiu ebleco
    – user84976
    Commented Sep 9, 2016 at 11:30
  • Mi rekomendas youtube-mp3.org . Mi ĉiam uzas ĝin, kaj ĝi ne havas spamecajn reklamaĉojn, kiel havas la plejmulto de aliaj, kiujn mi trovis.
    – kristan
    Commented Sep 10, 2016 at 19:52
7

Mi rekomendas Facila Vento kiu estas retejo kun facilaj tekstoj kiuj estas laŭtlegitaj. Estas du versioj de la sonoj, unu pli malrapida ol la alia, kaj estas ligiloj al difinoj por la plej malfacilaj vortoj. Bedaŭrinde ĝi ŝajne ne plu tiom aktivas, sed almenaŭ la arĥivo povus esti utila. En la subo estas ligilo al la fluo de RSS kiu funkcias en podkastilo.

2

Eble vi povas trovi ion ĉe STUDIO: http://novajhoj.weebly.com/

Ĝi enhavas listojn da filmoj kaj podkastoj kiuj ĝisdatiĝis preskaŭ ĉiutage, mi kredas.

En mia sperto, kiel komencanto kaj nun komencinto (nu, eble), ĉiujn podkastojn kiujn oni aŭskultis ne estas tre facile komprenebla komence, sed post kelkaj semajnoj, se oni aŭskultas ilin ĉiutage, oni trovos, ke plifaciliĝos kompreni ilin.

Aktuale, mi aŭskultas kaj ĝuas la ĉiusemajnan podkaston Kern.Punkto: https://kern.punkto.info/

Pasintece, mi aŭskultis Radio Verda: http://radioverda.com/

1
  • Dankon pro la redakto, Neil. Mi preferas uzi la ĉapelojn, sed la komputilo kiun mi uzis por tajpi la respondon ne havas la kapablon. Commented Sep 9, 2016 at 17:01

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.